Kapriol' en Novjara Renkontiĝo/Novjara Internacia Semajno en
Bitburg.
La nederlanda muzikgrupo Kapriol' venos koncerti dum la 10-a Novjara
Renkontiĝo/3-a Novjara Internacia Semajno en Bitburg, Germanio,
ĉi-jarfine. La kvarpersona grupo prezentos popolan muzikon, ankaŭ
malnovstilan, kaj ludos por dancigi la partoprenantojn. Marita kaj Marian
dum multaj jaroj partoprenis en la muzikgrupo Kajto. Informoj pri
Kapriol' kaj ilia muziko troveblas ĉe http://www.kapriol.org/.
10-a Novjara Renkontiĝo
La 10-a Novjara Renkontiĝo (NR) kunigos supozeble ĉ. 150 ĝis 200
partoprenantojn el deko da landoj, simile kiel dum la antaŭaj jaroj. Ĝi
ĉi-foje okazos en Bitburg, 30 kilometrojn norde de Trier/Treviro, proksime
de Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando. Multaj el la plenkreskaj
partoprenantoj de NR estas el la meza generacio, kun aŭ sen infanoj;
ĉeestas ĉ. 60 infanoj inter 0 kaj 14 jaroj, la duono el ili parolas
Esperanton denaske. Bonvenas homoj el ĉiuj aĝogrupoj! Datoj: 27-a de
decembro 2011 ĝis 3-a de januaro 2012, http://www.esperantoland.org/nr
3-a Novjara Internacia Semajno, por junuloj kaj junaj plenkreskuloj
Antaŭ du jaroj ni komencis aparte inviti junulojn kaj junajn
plenkreskulojn por havi specialan programon, Novjara Internacia Semajno
(NIS). Unuflanke la iamaj infanoj fariĝis junuloj kaj la programdeziroj
ŝanĝiĝis (aŭ oni komune amuziĝas sen aparta programo...). Aliflanke
NIS donu jarfinan renkontiĝlokon por junuloj kaj junaj plenkreskuloj ĉe
la okcidenta limo de Germanio, proksime de Francio, Belgio k.a. Ĉi-jare la
domo estas aparte taŭga kaj granda, tiel ke eblos doni apartajn koridorojn
al tiu celgrupo. Ekzistas i.a. kinejo, kiu ebligos prezenti filmojn dum
malfruaj vesperoj. http://www.esperantoland.org/nis
Venu festi kun ni la novan jaron!
Ĉion bonan
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand http://www.esperantoland.org